Warning: foreach() argument must be of type array|object, null given in /www/wwwroot/133mp3.com/function.php on line 411
Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako) - La Perdita Generacio_La Perdita Generacio - 133音乐 - 免费无损音乐MP3、FLAC、WAV播放下载网站
Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako) - La Perdita Generacio

La Perdita Generacio

专辑:《Ĉiuj Ni Amegas Usonon (Esperanto)》

更新时间:2025-06-04 04:41:47

文件格式:flac

网盘下载

Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako) - La Perdita Generacio 歌词

23- ĉe Pumo-roko

Teksto: Tomio Frejarö (dank' al postLKa tendaro 2018)

Muziko: Tomio Frejarö, Anna Palmstierna Burenius, Hendjo Lönngren

//:D Em Gm D

Bm G D G Em D Bm G D D7 Em G A D /C# Bm Gm D GAD/C#BmEmA7 ://

Bm /A /G F#m A Bbo Em

Bm /A /G F#m A Bbo Bm /A Em D Em

Mirteloj certe duonmetre altis

en al verda densarbaro ĉe sekvoj'

Ni laŭ vice marŝis, grimpis, saltis

manĝis berojn nur por ĝoj'

Subite ni renkontis la riveron

ŝaŭman fluon de l' majesta blanka mont'

ĉu la suna tajdo, ĉu la beroj

estis la ebriofont'?

Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj

for-de-l'-reta, argilĵeta liberec'

Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj

tiaj agoj de maldec'

Ni pentris per argilo sur la dorsoj

niajn revojn pri saniĝ' de aliul'

Malgraŭ eta malsameco de la torsoj

samas ni al eternul'

Ho, ni ektrovis nin en akvo …

Akvo frosta

Koro varma

Monto moŝta

Grego ĉarma

ĉie ni troviĝas malgraŭ ajna registar'

Akvo frosta

Koro varma

Arbo moŝta

Cindro svarma

Sentu vin bonvena, akceptata malgraŭ via historio inter nia kunular'

Ho, kaj ni ritmumis per salujo ĝis ekneĝis

for-de-l'-reta, ridopreta liberec'

Ho, ĉu ni meritas nun publikan kondamniĝon

pro mispreĝo kaj maldec'

Ho, ni adiaŭis per okuloj larmoplenaj

Aĥ, prirevita, korĉizita liberej'

Ho, pentraĵoj disas sed tatuoj restos enaj

pro tiuj tagoj ĉe Pumo-Roko en stelarej'