Warning: foreach() argument must be of type array|object, null given in /www/wwwroot/133mp3.com/function.php on line 411
Tra la sonĝoj - Jele_Jele - 133音乐 - 免费无损音乐MP3、FLAC、WAV播放下载网站
Tra la sonĝoj - Jele

Jele

专辑:《Tra la sonĝoj (Esperanto)》

更新时间:2025-05-30 21:37:53

文件格式:mp3

网盘下载

Tra la sonĝoj - Jele 歌词

Tra la sonĝoj

Teksto kaj muziko: Elena Wilke

Iĝas nunaj eventoj pasintaj

kaj amikoj revenas al mi.

Ili iras tra vivlabirintoj

tra la sonĝoj de mia anim’.

Refreno:

Tra la sonĝoj de mia animo,

tra la sonĝoj de mia anim’. (2-foje)

Kiel rojoj diverseokulaj

flustras vorte letera torent’.

Jen letero de iu revulo.

Tio estas de homo-talent’.

Plenumiĝos ĉu iam la sonĝoj,

ĉu vizioj fariĝos la ver’?

Roje fluas vidaĵoj senordaj,

ĉu formiĝos el ili river’?

Refreno:

Ĉu formiĝos el ili rivero?

Ĉu formiĝos el ili river’? (2-foje)

Sed… banale, rakonti al iu

tion nur interesan al mi.

Serĉas idoj la unu alian,

jam plenkreskaj la varmon dum vintr’.

Refreno:

Tra la sonĝoj de mia animo,

tra la sonĝoj de mia anim’. (2-foje)