Ĝis revido - Jele

Jele

专辑:《Tra la sonĝoj (Esperanto)》

更新时间:2025-06-06 14:09:41

文件格式:mp3

网盘下载

Ĝis revido - Jele 歌词

Ĝis revido

Teksto: Elena Wilke

Muziko: tradicia

Jam mirakla tempo pasis,

kara tempo de novjar’.

Bonhumoro nin jam lasas,

forveturas amikar’.

Adiaŭaj kantoj sonas,

jen rideto tra la larm’.

Refreno:

Ĝis revido, ĝis revido.

Ĝis revido, amikar’. (2-foje)

La kunveno estas fonto

de bonkoro kaj sincer’.

Faras ni amikan rondon,

donas forton la esper’.

Renkontiĝos en estonto

nepre en venonta jar’.

Refreno:

Renkontiĝos, renkontiĝos,

renkontiĝos, amikar’.

Ĝis revido, ĝis revido.

Ĝis revido, amikar’. (2-foje)