Warning: foreach() argument must be of type array|object, null given in /www/wwwroot/133mp3.com/function.php on line 411
Infanaj bildetoj - Jele_Jele - 133音乐 - 免费无损音乐MP3、FLAC、WAV播放下载网站
Infanaj bildetoj - Jele

Jele

专辑:《Tra la sonĝoj (Esperanto)》

更新时间:2025-06-04 19:13:24

文件格式:mp3

网盘下载

Infanaj bildetoj - Jele 歌词

Infanaj bildetoj

Teksto: Pasha Jukov

Muziko: tradicia

Mi desegnas sur asfalto

infanajn bildetojn,

por vojanoj inter ili

lasas mi vojetojn.

Iru ili, iru al lignodometoj.

Iru ili al arbarrandetoj.

Vagas hundo ĉe la maro

kun pantalonetoj,

kaj amantoj jen suferas,

kiel en libretoj.

Ĉion povas homoj fortaj kaj scipovaj,

sur asfalto mia multkolora.

Jen la hundon piedpremis

viro kun ĉapelo.

Kun premsigno sur la botoj

venis al loĝejo.

Ekde tiam oni ofte tre scivolas,

kiu hejme nokte laŭte bojas.

Ekfrapadis sur asfalto

la somerpluveto,

ridindante malaperis erinaco eta.

Jen knabin’ kun lentugetoj

prenis la kateton.

Kaj la knab’ kun panameto

prenis la porketon.

Elektante homoj haste forprenadis

ĉiujn, kiujn longe ni pentradis.

Musetojn, kuletojn,

katetojn kaj hundetojn.

Ĉion, kion pentris mia kret’.

Jen knabin’ kun lentugetoj

prenis la kateton.

Kaj la knab’ kun panameto

prenis la porketon.

Elektante homoj haste forprenadis

ĉiujn, kiujn longe ni pentradis.

Musetojn, kuletojn,

katetojn kaj hundetojn.

Ĉion, kion pentris mia kret’.