Warning: foreach() argument must be of type array|object, null given in /www/wwwroot/133mp3.com/function.php on line 411
La malĝojo tristas sole - Jele_Jele - 133音乐 - 免费无损音乐MP3、FLAC、WAV播放下载网站
La malĝojo tristas sole - Jele

Jele

专辑:《Tra la sonĝoj (Esperanto)》

更新时间:2025-06-05 23:39:57

文件格式:flac

网盘下载

La malĝojo tristas sole - Jele 歌词

La malĝojo tristas sole

Teksto kaj muziko: Andreo Berce

Adapto: Elena Wilke

La malĝojo tristas sole,

tristi sole ĝi ne volas.

Sole trikas ĝi vestaĵojn

el la nigra lanŝpinaĵoj.

Kune tristas la bildetoj

en la aranea reto.

Kaj fumantas kafo nigra,

atendante ion pigre.

Malfruiĝas ies gastoj,

kuras tra la urboj haste.

Kaj vagadas la malĝojo

disdonante sin survoje.

Estas tristaj la neĝeroj

sur la botoj kaj manteloj.

Pelas neĝo la vojantojn,

sur la ŝultroj ripozante.

La malĝojo tristas sole,

sole tristi ĝi ne volas.

Iras tra la urb’ malĝojo,

disdonante sin survoje.