Se mi imagas
Teksto: Elena Wilke
Muziko: Dirk Michaelis
Aranĝoj: Karussell
Nokte ofte venas rememor’,
nure tener’.
Ĉiuj sentoj en bukedo de am’.
Aromato ĝia kaj odor’
de ama flor’
kaj varmeta tuŝo de via man’.
Refreno:
Se mi imagas,
ke vi estas for,
tuj estingas la rigard’,
venas plor’.
Se mi imagas, ke vin trafas plag’,
neas mi, ho, malaperu imag’.
Estas vi valora kiel or’,
mia trezor’.
Lumas ore via kor’,
kara kor’.
Kaj proksime estas, kunas ni,
miro sen lim’.
Kial do angoras mi,
venas tim’?
Refreno
(Interludo)
Refreno