Pri maro - Jele

Jele

专辑:《Tra la sonĝoj (Esperanto)》

更新时间:2025-06-07 04:28:04

文件格式:flac

网盘下载

Pri maro - Jele 歌词

Pri maro

Teksto: Elena Wilke

Muziko: Tradicia

Ĉion gardas la memor’

de l’ gitaroj belsonor’.

Fluto ludas, kantas pri la maro,

kantas pri tendaro.

Kie ĝojo kaj esper’

regas super la sufer’,

kie loĝas kredo kaj la ver’.

Refreno:

Tie ĉi aperis am’

kaj naskiĝis revo.

Mi sopiras pri la mar’,

kiel libera mevo,

pri mar’.

Blovas freŝa mara vent’,

min plenigas varma sent’.

Koro revas, tremas mia mano

en la via mano.

Ni promenas ĉe la bord’

kaj komprenas sen la vort’,

ekde nun ekŝanĝos nia sort’.

Refreno

(Interludo)

Refreno (2-foje)